Abismoj (Originala klasika romano en Esperanto)
商品資訊
ISBN13:9781595690982
出版社:Mondial
作者:Jean Forge
出版日:2024/02/04
裝訂:平裝
規格:21.6cm*14cm*0.9cm (高/寬/厚)
商品簡介
"Abismoj" estas romano originale verkita en 1923 de Jan Fethke (1903-1980), kiu sub la pseŭdonimo Jean Forge aperigis en Esperanto plurajn originalajn prozaĵojn - inter ili tri romanoj. "Abismoj" aperis kiel unua el liaj romanoj, en 1923, kaj fariĝis tuja sukceso.
En "Abismoj", pluraj personoj estas interligitaj per amrilatoj rezultantaj en animaj konfliktoj de ĉiuj envolvitoj: La bienmastro Ernesto Muŝko provas delogi la filinon de najbaro, Halino-n Borki, kiu tamen enamiĝas ne al li, sed al artpentristo, Mateo Ardo, kiu siavice jam havas fianĉinon...
La verko estas surpirize moderna, laŭ enhavo kaj laŭ strukturo - kaj pro tio apartenas al la plej gravaj prozaj Esperanto-verkoj el la unua duono de la 20a jarcento. Parolas ĉefe ne la aŭtoro, sed la protagonistoj, kiuj priskribas siajn celojn, agojn, sentojn, turmentojn... kaj fiaskojn.
Jan Fethke verkis en Esperanto, en la germana kaj la pola. Li estis filmreĝisoro kaj scenaristo, krome ĵurnalisto kaj Cseh-instruisto.
"La kerno de la romano estas ĉiutage ripetiĝanta historio, sed Forge povis per sia majstra plumo igi ĝin interesa ĝis la fina vorto... Frapante klara stilo, populare profunda psikologio kaj absoluta fundamenteco." (Julio Baghy)
主題書展
更多書展購物須知
外文書商品之書封,為出版社提供之樣本。實際出貨商品,以出版社所提供之現有版本為主。部份書籍,因出版社供應狀況特殊,匯率將依實際狀況做調整。
無庫存之商品,在您完成訂單程序之後,將以空運的方式為你下單調貨。為了縮短等待的時間,建議您將外文書與其他商品分開下單,以獲得最快的取貨速度,平均調貨時間為1~2個月。
為了保護您的權益,「三民網路書店」提供會員七日商品鑑賞期(收到商品為起始日)。
若要辦理退貨,請在商品鑑賞期內寄回,且商品必須是全新狀態與完整包裝(商品、附件、發票、隨貨贈品等)否則恕不接受退貨。

